Stacio Tokio

w1
Stacio Tokio
東京駅
ĉefstacio • stacidomo de subtera fervojo • plur-ŝpura stacio • levita stacio • fervoja stacidomointerŝanĝejo
Situo
Lando Japanio Japanio
Urbo Tokio
Situo Kvartalo Ĉijoda
Geografia situo 35° 40′ 51″ N, 139° 46′ 1″ O (mapo)35.680833333333139.76694444444Koordinatoj: 35° 40′ 51″ N, 139° 46′ 1″ O (mapo)
Map
Stacio Tokio
東京駅
Historio
Malfermo 1914
Administrado kaj utiligado
Kodo トウ
Linioj Ĉuo (rapida),
Jamanote,
Kejhin-Tohoku,
Kejjo,
Sobu (rapida),
Jokosuka,
Tokajdo,

Ŝinkansena linio Tohoku,
Ŝinkansena linio Jamagata,
Ŝinkansena linio Akita,
Ŝinkansena linio Ĝoecu,
Ŝinkansena linio Nagano,
Ŝinkansena linio Tokajdo
(Japana Fervojo);
metroa linio Marunouĉi
(Tokjo Metro)

vdr

Stacio Tokio (東京駅 [Tōkjō-eki], angle: Tokyo station) estas granda fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Ĝi estas la ĉefa stacidomo por interurbaj vojaĝoj kaj finstacio por multaj ŝinkansenoj. La stacio Tokio servas liniojn de la tutjapania fervoja reto Japana Fervojo (JR), kiuj apartenas al Orient-Japania Fervoja Kompanio kaj Tokaja Fervoja Kompanio. Krome, la stacio de Tokio enhavas ankaŭ metroan subteran stacion de Marunouĉi, administratan de Tokjo Metro.

Krom interurbaj linioj tie intersekcas multaj enurbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj de Orient-Japania Fervoja Kompanio. Tiel la stacio ludas ankaŭ rolon de transporta nodo liganta centran, sudan, orientan kaj nordan partojn de Tokio inter si kaj kun la ĉirkaŭaĵo de Tokio (gubernio Ĉiba, gubernio Kanagaŭa kaj nordaj apudaj gubernioj).

La stacio Tokio situas en la komerca kvartalo Marunouĉi, en Kvartalo Ĉijoda, proksime de la komerca kvartalo Ginza kaj de la Imperia Palaco.

La stacio estas ligita per subteraj transirejoj kun la stacio Otemaĉi kaj ankaŭ kun stacioj Niĝubaŝimae, Jurakuĉo, Hibija kaj kun aliaj pli malproksimaj

Estas granda busa stacio ĉe la stacio Tokio.


Developed by StudentB